settings icon
share icon
Demando

Kio estas la plano de savo?

Respondo


Ĉu vi estas malsata? Ne fizike malsata, sed ĉu vi malsatas, aŭ sopiras, pri io pli en via vivo? Estas io profunda en de vi, ke vi neniam sentas esti satigita, aŭ kontentigita? Se tiel estas, Jesuo estas la vojo! Jesuo diris: " Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos." (Johano 6:35)

Ĉu vi estas konfuzita? Ĉu vi pensas, ke vi neniam kapablas trovi la vojo aŭ sencon de vivo? Ĉu tio aspektas, kvazaŭ iu malŝaltus la lumon, kaj vi ne kapablas trovi la ŝaltilon? Se tiel al vi okazas, Jesuo estas la vojo! Jesuo proklamis: " Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo." (Johano 8:12)

Ĉu vi iam sentas, ke vi estas ekster la vivo, ke la vivo iel fuĝas al vi? Ĉu vi provis multajn pordojn, nu rpo r trovi, ke malantaŭ ili estas malpleneco kaj sensenceco? Ĉu vi serĉas enirejon, kiu gvidas al plena vivo? Se jes, Jesuo esta la vojo! Jesuo deklaris: „Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos paŝtaĵon." (Johano 10:9).

Ĉu iuj homoj trompis vin? Ĉu vi havas surfacajn kaj malplenajn rilatojn kun aliaj homoj? Ĉu al vi ŝajnas, ke ĉiu nur volas ekpluati vin? Se tiel ĉi, Jesuo estas la vojo! Jesuo diris: „Mi estas la bona paŝtisto; la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj." (Johano 10:11, 14).

Ĉu vi scivolas, kio okazos post tiu ĉi vivo? Ĉu vi estas jam lacigita per penegado por aĵoj, kiuj nur putras kaj rustas? Ĉu vi iam dubas, ke la vivo havas iun ajn sencon? Ĉu vi volas vivi post via morto? Se tiel, Jesuo estas la vojo! Jesuo deklaris: „Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, 26 kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas?" (Johano 11:25-26).

Kio estas la vojo? Kio estas la vero? Kio estas la vivo? Jesuo respondis: „Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi." (Johano 14:6).

La malsato, kiun vi sentas estas spirita malsato, kaj povas esti kontentigita per Jesuo. Jesuo estas la sola, kiu kapablas dispeli la mallumon. Jesuo estas la pordo al kontentiga vivo. Jesuo estas la amiko kaj paŝtisto, kiun vi serĉas. Jesuo estas la vivo - in tiu ĉi mondo kaj en la alia mondo, kiu sekvos. Jesuo estas la vojo de savo!

La kialo, kial vi sentas la malsaton, la kialo kial vi sentas sin esti perdita en mallumo, la kialo kial vi ne kapablas trovi la sencon de la vivo estas, ke vi estas separita de Dio. Biblio diras al ni, ke ni ĉiuj pekis, kaj tial sekve ni estas separitaj de Dio (Predikanto 7:20; Romanoj 3:23). La malpleneco, kiun vi sentas en via koro signifas, ke en via vivo mankas Dio. Ni estis kreitaj, por ke ni havu rilato kun Dio. Ĉar ni faris pekoj, ni estas separitaj de tiu ĉi rilato.Eĉ pli malbone, nia peko kaŭzos, ke ni estos separitaj de Dio dum eterna tempo, en tiu ĉi vivo kaj en la sekva vivo. (Romans 6:23; John 3:36).

Kiel povas esti tiu ĉi problemo solvita? Jesuo estas la vojo! Jesuo prenis niajn pekojn sur sin (2a Korintanoj 5:21). Jesuo mortis anstataŭ ni (Romanoj 5:8), prenente sur sin la punon, kiun ni devis suferi. Tri tagojn poste Jesuo leviĝis el la mortinto, pruvinte Lian venkon super peko kaj super morto (Romanoj 6:4-5). Kial Li faris tion? Jesuo respondis tiun ĉi demandon mem: „Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj." (Johano 15:13) Jesuo mortis, por ke ni povu vivi. Se ni enmetos nian kredon en Jesuon, se ni ekkredos en Lia morto, kiel en pagon por niaj pekoj – ĉiuj niaj pekoj estos pardonitaj kaj forviŝitaj. Poste estos nia spirita malsato satigita. La lumoj estos enŝaltitaj. Ni havos aliron al plena vivo. Ni scios pri nia la plej bona amiko kaj pri nia bona paŝtisto. Ni scios, ke ni vivos post nia morto – resurektita vivo en ĉielo por eterne kun Jesuo!

"Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon." (Johano 3:16).

Ĉu vi faris decidon por Kristo, ĉar vi legis pri Li ĉi tie? Se jes, bonvolu alklaki la butonon „Mi akceptis Kriston hodiaŭ" malsupre.

English



Revenu al la Esperanta hejma paĝo

Kio estas la plano de savo?
© Copyright Got Questions Ministries