settings icon
share icon
Demando

Ricevi Eternan Vivon?

Respondo


La Biblio prezentas klaran vojon al eterna vivo. Antaŭ ĉio ni devas allasi, ke ni pekis kontraŭ Dio: „Ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio." (Romanoj 3:23). Ni ĉiuj faris agojn, kiuj ĉagrenas Dion, por kiuj ni meritas la punon. Ĉar ĉiuj niaj pekoj estas definitive kontraŭ la senfina Dio, nur la senfina puno sufiĉas. „Ĉar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro" (Romanoj 6:23).

Sed, Jesuo Kristo, la senkulpulo (1a Petro 2:22), eterna Filo de Dio fariĝis homo (Johano 1:1,14) kaj mortis por pagi nian punon. „Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni" (Romanoj 5:8). Jesuo Kristo mortis sur la kruco (Johano 19:31-42), prenante la punon, kiun ni meritas (2a Koritanoj 5:21). Tri tagojn poste Li resurektis (1a Korintanoj 15:1-4), pruvinte Lian venkon super peko kaj morto. „Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj." (1a Petro 1:3).

Per la kredo ni devas turniĝi for de nia peko kaj turniĝi al Kristo, por ke ni estu savitaj (Agoj 3:19). Se ni metos nian konfidon en Lin, kredante je Lia morto sur la kruco, por pagi por niaj pekoj, ni ricevos pardonon kaj estas promesita al ni eterna vivo en ĉielo. „Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon." (Johano 3:16). „Ĉar se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos." (Romanoj 10:9). Nur kredo en la finitan laboron de Kristo sur la kruco estas nura vojo al la eterna vivo! „Ĉar per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio; ne el faroj, por ke neniu fanfaronu." (Efesanoj 2:8-9).

Se vi volas akcepti Jesuon Kriston kiel sian Savanton, ĉi tie estas specimena preĝo. Memoru, dirante tiun ĉi preĝon, tio ne savos vin. Estas tio nur fidado en Kriston, ke Li povas savi vin de pekoj. Tiu ĉi preĝo estas simple vojo, kiel esprimi al Dio vian kredon en Lin kaj danki al Li, ke Li liveras al vi savon. „Dio, mi scias, ke mi pekis kontraŭ Vi, kaj ke mi meritas punon. Sed Jesuo Kristo prenis sur sin la punon, kiun mi meritas, por ke mi povu pere de konfido en Lin esti pardonita. Mi forturnas min de mia peko kaj enmetas mian fidon en Vin, ke Vi savos min. Mi dankas al Vi por la mirinda graco kaj por la pardono. Amen!"

Ĉu vi faris decidon por Kristo, ĉar vi legis pri Li ĉi tie? Se jes, bonvolu alklaki la butonon „Mi akceptis Kriston hodiaŭ" malsupre.

English



Revenu al la Esperanta hejma paĝo

Ricevi Eternan Vivon?
© Copyright Got Questions Ministries