settings icon
share icon
Demando

Kiel mi povas ordigi mian rilaton kun Dio?

Respondo


Por ke ni povu „ĝuste” ordigi la rilaton kun Dio, ne devas unue kompreni, kio estas „malbone”. La respondo estas: peko. „Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu” (Psalmo 14:3). Ni ribelis kontraŭ Diaj komandoj; „Ni ĉiuj erarvagis kiel ŝafoj, ĉiu iris sian vojon” (Jesaja 53:6).

La malbona novaĵo estas, ke la puno por peko estas morto. „... tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos.” (Jeĥezkel 18:4). La bona novaĵo estas, ke amanta Dio strebas, ke ni estu savitaj. Jesuo deklaris, ke Lia celo estis: „... serĉi kaj savi la perditaĵon” (Luko 19:10), kaj Li diris, ke Lia celo estis kompletigita, kiam Li mortis sur la kruco kun la vortoj: „Estas finite!” (Johano 19:30).

Por havi ĝustan rilaton kun Dio, tio komencas kun allaso de via peko. Sekvas humila konfeso de la peko al Dio (Jesaja 57:15) kaj decido rezigni pri la peka agado. „ĉar per la koro la homo kredas ĝis justeco, kaj per la buŝo konfesas ĝis savo” (Romanoj 10:10).

Tiu ĉi pentofaro devas esti akompanata per kredo. Specife kredo, ke Jesua ofer-morto kaj mirakla resurekto kvalifikas Lin esti via Savanto. „ĉar se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos” (Romanoj 10:9). Multaj aliaj teksto-fragmentoj parolas pri neceso de kredo, kiel ekzemple Johano 20:27; Agoj 16:31; Galatanoj 2:16; 3:11, 26; kaj Efesanoj 2:8.

Ordigo de viaj rilatoj al Dio, en tio konsistas via respondo al tio, kion Dio anstatau vi faris. Li sendis la Savanton, Li provizis la oferaĵon por depreni de vi vian pekon (Johano 1:29), kaj Li proponas al vi promeson: „Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos” (Agoj 2:21).

Tre bela ilustro de pentofaro kaj pardono estas la parabolo de la malŝparema filo (Luko 15:11-32). La pli juna filo malŝparis la patran donacon en hontinda peko (verso 13). Kiam li rekonis sian malbonfaradon, li decidis reveni hejmen (verso 18). Li supozis, ke li ne plu povus esti konsiderata filo (verso 19), ĉar li estis malbona. La patro amis la revenintan ribelulon kiel li povis plej multe (verso 20). Ĉio estis pardonita, kaj celebro sekvis. (verso 24).

Dio estas bona, por ke Li plenumas Liajn promesojn, include la promeson pri pardono. „Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas” (Psalmo 34:18).

Se vi volas ordigi sian rilaton kun Dio, jen estas ekzempla preĝo. Memoru, dirante tiu ĉi aŭ ajnan alian preĝon, tio ne savos vin. Estas tio nur kredado en Kristo, kio povas savi vid de la peko. Tiu ĉi preĝo estas simpla vajo por esprimi al Dio vian konfidon en Li kaj danki al Li por livero de via savo. „Dio, mi scias, ke mi pekis kontraŭ Vi, kaj ke mi meritas punon. Sed Jesuo Kristo prenis sur sin la punon, kiun mi meritas, por ke mi povu pere de konfido en Lin esti pardonita. Mi forturnas min de mia peko kaj enmetas mian fidon en Vin, ke Vi savos min. Mi dankas al Vi por la mirinda graco kaj por la pardono. Amen!"

Ĉu vi faris decidon por Kristo, ĉar vi legis pri Li ĉi tie? Se jes, bonvolu alklaki la butonon „Mi akceptis Kriston hodiaŭ" malsupre.

English



Revenu al la Esperanta hejma paĝo

Kiel mi povas ordigi mian rilaton kun Dio?
© Copyright Got Questions Ministries