settings icon
share icon
Demando

Kiel mi povas ekscii kun certeco, ke mi iros al ĉielo, kiam mi mortos?

Respondo


Ĉu vi scias certe, ke vi havas eternan vivon kaj ke vi iros al ĉielo kiam vi mortos? Dio volas, por ke vi estu certa pri tio! Biblio diras: „Mi skribas tiujn ĉi aferojn al vi, kiuj kredas en la nomon de Filo de Dio, por ke vi povu scii, ke vi havas eternan vivon” (1a Johano 5:13). Supozu, ke vi staras antaŭ Dio ĝuste nun, kaj Li demandas vin: „Kial mi devus lasi vin al ĉielo?” Kion vi respondus? Eble vi ne scias, kion respondi. Kion vi bezonas scii estas, ke Dio amas nin, kaj Li zorgis pri tio, ke ni sciu certe, kie ni pasigos eternecon. Biblio konstatas tion tiel ĉi: „Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.” (Johano 3:16)

Unue ni devas kompreni la problemon, kiu malhelpas nin iri al ĉielo. La problemo estas jena - nia pekema naturo tenas nin for de rilato kun Dio. Ni estas pekuloj per nia naturo kaj per nia libera elekto. „Ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio.” (Romanoj 3:23) Ni ne povas savi nin mem. „Ĉar per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio; ne el faroj, por ke neniu fanfaronu.” (Efesanoj 2:8-9) Ni meritas morton kaj infernon. „Ĉar la salajro de peko estas morto.” (Romanoj 6:23)

Dio estas sankta kaj justa kaj devas puni pekon. Sed Li amas nin kaj Li zorgis pri pardono de nia peko. Jesuo diris: „Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.” (Johano 14:6) Jesuo mortis pro ni sur la kruco: „Ĉar Kristo ankaŭ unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito.” (1a Petro 3:18) Jesuo estis resurektita de la morto: „kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.” (Romanoj 4:25)

Do, ni iru reen al la origina demano: „Kiel mi povas certe scii, ke mi iros al ĉielo, kiam mi mortos?” La respondo estas tiu ĉi: kredu en Sinjoron Jesuon Kriston kaj vi estos savita (Agoj 16:31). „Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo.” (Johano 1:12) Vi povas ricevi eternan vivon tute SENPAGE kiel donacon. „La donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.” (Romanoj 6:23) Vi povas ĉi tie kaj nun vivi plenan kaj sencoplenan vivon. Jesuo diris: „Mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde.” (Johano 10:10) Vi povas pasigi eternecon kun Jesuo en ĉielo, ĉar Li promesis: „Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas.” (Johano 14:3)

Se vi volas akcepti Jesuon Kriston kiel vian Savanton kaj ricevi pardonon de Dio, ĉi tie estas preĝo, kiun vi povas preĝi. Dirante tiun ĉi preĝon, aŭ kiun ajn alian preĝon, tio ne savos vin. Estas tio nur kredado en Jesuon Kriston, kiu povas al vi alporti pardonon de viaj pekoj. Tiu ĉi preĝo estas simple vojo, kiel esprimi al Dio vian kredo en Lin, kaj danki al Li, ke Li zorgis pri la pardono al vi. „Dio, mi scias, ke mi pekis kontraŭ Vi, kaj ke mi meritas punon. Sed Jesuo Kristo prenis sur sin la punon, kiun mi meritas, por ke mi povu pere de konfido en Lin esti pardonita. Mi forturnas min de mia peko kaj enmetas mian fidon en Vin, ke Vi savos min. Mi dankas al Vi por la mirinda graco kaj por la pardono. Amen!"

Ĉu vi faris decidon por Kristo, ĉar vi legis pri Li ĉi tie? Se jes, bonvolu alklaki la butonon „Mi akceptis Kriston hodiaŭ" malsupre.

English



Revenu al la Esperanta hejma paĝo

Kiel mi povas ekscii kun certeco, ke mi iros al ĉielo, kiam mi mortos?
© Copyright Got Questions Ministries