settings icon
share icon
Demando

Kiu estas la ĝusta religio por mi?

Respondo


Rapid-manĝaj restoracioj allogas nin precize laŭ nia elekteblo. Iuj kafejoj fanfaronas per centoj de diferencaj kafaj gustoj kaj variantoj. Eĉ aĉetante domon kaj aŭtomobilon, ni povas elekti tiun, kiu plenumas ĉiujn niajn postulojn. Ni ne plu vivas en ĉokalada, vanila kaj fraga mondo. Ĉie regas la elekteblo! Vi povas trovi kion ajn, kion vi volas precize laŭ viaj personaj preferoj kaj bezonoj.

Do kiel pri religio, kiu estus ĝuste laŭ mia gusto? Ĉu ekzistas religio sen peko, sen pretendoj, kiu ne mates demandojn, kiu ne pezigas nin per multaj ordonoj, instruoj kaj melpermesoj? Sed – ĉu religio povas esti io simila, kiel ni elzemple elektas preferatan specon de glaciaĵo?

Tie ĉi estas multaj voĉoj, kiuj aspiras nian atenton, do kial devus oni konsideri ĝuste Jesuon, kial Jesuo devus esti pli bona ol Mohamedo, Konfucio, Budho, Charles Taze Russell, aŭ Jozefo Smith? Ĉu ne gvidas finfine ĉiuj vojoj al ĉielo? Ĉu ne estas ĉiuj religioj principe la samaj? La vero estas tiu, ke ne ĉiuj religioj gvidas al ĉielo, seme kiel ne ĉiuj vojoj gvidas al Roterdamo.

Jesuo mem parolas kun la aŭtoritato de Dio, ĉar Jesuo unusola venkis super morto. Mohamedo, Konfucio, kaj la aliaj polviĝas en siaj tomboj ĝis hodiaŭ, sed Jesuo, per Lia propra povo, eliris el sia tombo la trian tagon post li mortis sur kruela roma kruco. Kiu ajn, kiu havas la potencon super morto meritas nian atenton. Tiu, kiu havas potencon super morto, tiu indas esti de ni aŭskultata.

La pruvo subtenanta la resurekton de Jesuo estas nerefutebla. Unue, ekzistas pli ol kvincent de atestantoj, kiuj propra-okule vidis la resurektitan Kriston! Tio estas sufiĉe da okul-atestanto. Kvincent voĉoj ne povas esti ignorataj. Tie ĉi estas ankaŭ la malplena tombo; la malamikoj de Jesuo povus haltigi ĉiujn parolojn pri la resurekto, se ili povus montri Lian mortan, putriĝantan korpon, sed ne ekzistis iu ajn morta korpo, kiun ili povus montri! La tombo estis maplena! Ĉu povis la disĉiploj ŝteli Lian korpon? Tre malfacile. Por preventi tian ĉi eventualaĵon, la tombo de Jesuo estis severe gardita per armita soldatoj. Konsiderante, ke Liaj plej proksimaj sekvantoj fuĝis kun timo, post kiam Li estis arestita kaj krucumita, tio estas plej altgrade neprobable, ke tiu ĉi man-pleno da timigitaj fiŝkaptistoj irus kontraŭ bone trejnitaj, profesiaj soldatoj. La simpla fakto restas,ke la resurekton de Jesuo ne eblas kontesti!

Denove, kiu ajn kiu havas potencon super morto meritas esti aŭdata. Jesuo pruvis Lian povon super morto, do ni bezonas aŭdi, kio Li diras. Jesuo proklamas, ke Li estas unusola vojo al savo (Johano 14:6). Li estas ne iu vojo; Li estas ne unu el multaj vojoj, sed Jesuo estas la vojo.

Kaj tion ĉi saman Jesuo diras: „Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos." (Mateo 11:28) Tiu ĉi estas severa mondo, kaj vivo en ĝi estas malfacila. Plimulto de ni jam iam sangis, aŭ estis vunditaj. Ĉu vi knsentas? Do kion vi volas? Renovigon aŭ nur religion? Vivan Savanton aŭ unu el multaj mortaj tiel nomataj "profetoj"? Sencoplenan rilaton aŭ malplenajn ritualojn? Jesuo ne estas unu el elekteblaj eventualaĵoj -- Li estas la unusola elekteblo!

Jesuo do estas la ĝusta „religio", se vi serĉas pardonon (Agoj 10:43). Jesuo estas la ĝusta „religio", se vi serĉas sencoplenan rilaton kun Dio (Johano 10:10). Jesuo estas la ĝusta „religio", se vi serĉas eternan hejmon en ĉielo (Johano 3:16). Ekkredu en Jesuon Kriston kiel en sian Savanton – vi neniam bedaŭros tion! Konfidu al Li, ke LI paronas viajn pekojn – vi ne estos trompita.

Se vi volas havi „ĝustan rilaton" kun Dio, ĉi tie estas specimena preĝo. Memoru, dirante tiun ĉi preĝon aŭ kiun ajn alian preĝon, tio ne savos vin. Estas tio nur kredo en Kriston, ke Li povas savi vi de peko. Tiu ĉi preĝo estas simple vojo, kiel esprimi al Dio vian konfidon al Li kaj kiel danki al Li, ke Li zorgis pri via savo. „Dio, mi scias, ke mi pekis kontraŭ Vi, kaj ke mi meritas punon. Sed Jesuo Kristo prenis sur sin la punon, kiun mi meritas, por ke mi povu pere de konfido en Lin esti pardonita. Mi forturnas min de mia peko kaj enmetas mian fidon en Vin, ke Vi savos min. Mi dankas al Vi por la mirinda graco kaj por la pardono. Amen!"

Ĉu vi faris decidon por Kristo, ĉar vi legis pri Li ĉi tie? Se jes, bonvolu alklaki la butonon „Mi akceptis Kriston hodiaŭ" malsupre.

English



Revenu al la Esperanta hejma paĝo

Kiu estas la ĝusta religio por mi?
© Copyright Got Questions Ministries