settings icon
share icon
Demando

Ĉu estas Jesuo la sola vojo al ĉielo?

Respondo


„En principo mi estas bona homo, do mi iros al ĉielo." "Bone, mi faras iujn malbonajn agojn, sed mi faras pli da bonaj agoj, do mi iros al ĉielo." "Dio ne volas sendi min al inferno tial, ke mi ne vivas akorde kun Biblio. La tempo ŝanĝiĝis!" "Nur reale malbonaj homoj kiel ekzemple like tiuj, kiuj atakas infanojn kaj murdistoj, tiuj iros al inferno."

Tiuj frazoj estas ĉiuj komune uzataj „saĝaĵoj“ de multaj homoj, sed la vero estas, ke tiuj ĉi frazoj estas mensogoj. Satano, la reganto de la mondo, enplantas tiujn ĉi mensojn en niajn kapojn. Li, kaj kiu ajn kiu sekvas lian vojojn, estas malamiko de Dio (1a Petro 5:8). Satano ĉiam maskas sin kiel bonulo (2a Korintanoj 11:14), sed li havas kontrolon super ĉiuj mensoj, kiuj ne apartenas al Dio. „En kiuj la dio de ĉi tiu mondo (Satano) blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin" (2a Korintanoj 4:4).

Estas tio mensogo, kredi ke Dio ne zorgas pri malgrandaj pekoj, kaj ke inferno estas rezervita nur por „malbonaj homoj." Ĉiuj pekoj separas nin de Dio, eĉ „malgranda pia mensogo”. Ĉiu senescepte pekis, kaj neniu estas sufiĉe bona por enveni en ĉielon per sia propra forto (Romanoj 3:23). Eniri en ĉielon ne konsistas en tio, ĉu nia boneco superas nian malbonecon; tiu ĉi argumento nenion signifas. „Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco." (Romanoj 11:6). Ni povas fari nenion, por akiri nian vojon al ĉielo (Tito 3:5).

"Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras" (Mateo 7:13). Eĉ se ĉiui ĉirkaŭ vi vivas en peko, kaj kredado je Dio ne estas populara, Dio ne pardonos tion. „En kiuj vi iam iradis laŭ la vojo de ĉi tiu mondo, laŭ la estro de la potenco de la aero(Satan), de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo" (Efesanoj 2:2).

Kiam Dio kreis la modon, ĝi estis perfekta. Ĉio estis bona. Poste Li faris Adamon kaj Evan, kaj donis al ili ilian propran liberan volon, do por ke ili havu elekton ĉu sekvi kaj obei Dion aŭ ne. Sed Adam kaj Eva, la unuaj homoj, kiun Dio kreis, estis tentataj de Satano por malobei Dion, kaj ili pekis. Tio separis ilin (kaj ĉiun kiu sekvis ilin, inkludante nin) de malvasta rilato kun Dio. Li estas perfekta, kaj sankta, kaj devas juĝi pekon. Kiel pekintoj, ni ne povas fari tion mem. Do Dio starigis vojon, por ke ni povu esti kunigitaj kun Li en ĉielo. „Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Johano 3:16). „Ĉar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro" (Romanoj 6:23). Jesuo estis naskita, por ke li povu instrui nin pri la vojo, kaj morti por niaj pekoj, por ke ni ne devu morti ni. Tri tagoj post Lia morto, Li leviĝis el lia tombo (Romanoj 4:25), pruvinte, ke Li mem estas venkinto super morto. Li pontigis la truon inter Dio kaj homo, kaj ni do povas havi personan rilaton kun Li, se ni nur kredas.

„Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston." (Johano 17:3). Plimulto de homoj kredas je Dio, ankaŭ Satan tiel kredas. Sed por ricevi savon, ni devas turniĝi al Dio, formi personan rilaton, turniĝi de peko kaj sekvi Lin. Ni devas kredi en Jesuon en ĉio kion ni havas kaj per ĉio, kion ni faras. „La justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj kredantoj, ĉar ne ekzistas diferencigo" (Romanoj 3:22). Biblio instruas, ke ne ekzistas alia vojo al savo, ol tiu pere de Kristo. Jesuo diras en Johano 14:6, „Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi."

Jesuo estas la sola vojo de savo, ĉar Li estas la sola, kiu povas pagi por nia peko la punprezon (Romanoj 6:23). Neniu alia religio instruas pri graveco de peko kaj pri ĝiaj konsekvencoj. Neniu alia religio oferas la senfinan pagon por peko, kiun nur Jesuo Kristo povas provizi. Neniu alia „religia fondinto” estis Dio, kiu fariĝis homo (Johano 1:1,14) – la sola vojo, sur kiu senfina ŝuldo povas esti rpagita. Jesuo devis esti Dio, por ke Li povu pagi nian ŝuldon. Jesuo devis esti homo, por ke Li povu morti. Savo estas akirebla nur per kredo al Jesuo Kristo! „Kaj en neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj” (Agoj 4:12).

Ĉu vi faris decidon por Kristo, ĉar vi legis pri Li ĉi tie? Se jes, bonvolu alklaki la butonon „Mi akceptis Kriston hodiaŭ" malsupre.

English



Revenu al la Esperanta hejma paĝo

Ĉu estas Jesuo la sola vojo al ĉielo?
© Copyright Got Questions Ministries