settings icon
share icon
Demando

Ĉu Dio estas vera? Kiel mi povas scii certe, ke Dio estas vera?

Respondo


Ni scias, ke Dio estas vera, ĉar Li montris Sin al ni trimaniere: per la kreaĵaro, per Lia Vorto, kaj per Lia Filo, Jesuo Kristo.

La plej baza pruvo de la ekzisto de Dio estas simple tio, kion Li faris. «Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo» (Romanoj 1,20). «La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo» (Psalmo 19,1).

Se vi trovus horloĝon en la centro de kampo, vi ne supozus, ke ĝi nur “ekaperis” el nenie, aŭ ke ĝi ĉiam ekzistadis. Pro la plano de la horloĝo, vi supozus, ke ĝin faris planinto. Sed estas multe pli granda plano kaj ĝusteco en la mondo, en kiu ni vivas. Niaj metodoj por mezuri tempon estas bazata ne sur poŝhorloĝoj, sed sur la faritaĵoj de Dio—la regula turniĝo de la tero (kaj la radioaktivaj ecoj de la atomo cezio-133). La universo montras al ni grandan planon; kaj tio argumentas, ke ĝin kreis Grandan Planinton.

Se vi trovus kodigitan mesaĝon, vi provus malkodigi ĝin. Vi supozus, ke estas inteligenta sendinto de la mesaĝo—iu, kiu kreis la kodon. Kiom kompleksa estas la DNA-kodo, kiun ni portas en ĉiu ĉelo en niaj korpoj? Ĉu ne la komplekso kaj celo de DNA argumentas, ke ĝin faris Inteligenta Skribinto?

Dio ne sole kreis kompleksega kaj ĝustega fizikan mondon; Li ankaŭ enmetis en la koron de ĉiu homo senton de enterneco (Predikanto 3,11). La homaro havas denaskan percepton, ke la vivo traktas pli ol tio, kion la okulo povas vidi—ke estas esteco pli alta ol ĉi tiu tera rutino. Nia sento de eterneco montras sin per almenaŭ du manieroj: leĝfarado kaj adorado.

Ĉiu civilizo tra la historio juĝas, ke iuj moralaj leĝoj estas valoraj; tiuj ĉi leĝoj estas mirinde similaj de kulturo al kulturo. Ekzemple, la idealo de la amo oni universe estimas, sed la ago de mensogado oni universe kondamnas. Ĉi tiu komuna moraleco—la universa kompreno de la bono kaj la malbono—indikas, ke Ĉefa Moralulo donis al ni tian juĝkapablon.

Sammaniere, homoj tra la tuta mondo—malgraŭ la kulturo—ĉiam praktikadis ian sistemon de adorado. La adorata objekto ja malsamas inter kulturoj, sed la sento de iu “pli alta potenco” estas nemalkonfesebla parto de homeco. Nia tendenco adori akordas al tio, ke Dio kreis nin “laŭ Sia bildo” (Genezo 1,27).

Dio ankaŭ montris Sin al ni per Lia Vorto, la Biblio. Tra ĉi tiu skribaĵo, la ekziston de Dio oni traktas kiel memstare evidenta (Genezo 1,1; Eliro 3,14). Kiam homo skribas sian membiografion, li ne malŝparas tempon per provi pruvi sian propran ekziston. Simile, Dio ne uzas multegan tempon por pruvi Sian ekziston en Lia libro. La vivŝanĝemeco de la Biblio, ĝia honesteco, kaj la mirakloj, kiuj akompanis ĝian skribadon, devus sufiĉi por doni al ni kialo por pli intente studi ĝin.

La tria maniero, per kiu Dio montris Sin, estas Lia Filo, Jesuo Kristo (Johano 14,6-11): «En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. […] Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero» (Johano 1,1 kaj 1,14; vidu ankaŭ Koloseanoj 2,9).

Dum Lia mirinda vivo, Jesuo perfekte obeis la Malnova-Testamentan leĝon, kaj plenumis la profetaĵojn pri la Mesio (Mateo 5,17). Li faris nenombreblajn agojn kompatajn kaj miraklojn publikajn por aŭtentigi Lian mesaĝon kaj atesti, ke Li estas Dio (Johano 21,24-25). Kaj tri tagojn post Lia krucumo, Li leviĝis el la mortintoj; tion atestis centoj da observintoj (1 Korintanoj 15,6). La historio havas multajn pruvojn de kiu Jesuo estas. Kiel la apostolo Paŭlo diris, “ĉi tio ne estas farita en angulo” (Agoj 26,26).

Ni komprenas, ke ĉiam estos skeptikuloj, kiuj havas proprajn ideojn pri Dio, kaj ili interpretos la indikaĵojn laŭ tio. Kaj estos kelkaj, kiujn neniom da pruvoj konvinkos (Psalmo 14,1). Finfine, la fido estas ĉefa (Hebreoj 11,6).

English



Revenu al la Esperanta hejma paĝo

Ĉu Dio estas vera? Kiel mi povas scii certe, ke Dio estas vera?
© Copyright Got Questions Ministries