settings icon
share icon
Demando

Kiuj estas la atributoj de Dio? Kia Dio estas?

Respondo


La Biblio, la Vorto de Dio, diras al ni, kia Dio estas, kaj kia Li ne estas. Sen la estreco de la Biblio ia ajn provo por klarigi la atributojn de Dio ne estus pli bona ol opinio, kiu mem ofte estas malĝusta, precipe pri la kompreno de Dio (Ijob 42:7). Estas litotege diri, ke peni kompreni, kia Dio estas, estas grave por ni. Ne peni tion povas igi nin starigi, sekvi kaj adori malverajn diojn kontraŭ Lia volo (Eliro 20:3-5).

Sole tion, kion Dio elektis konigi pri Si, estas konebla. Unu el la atributoj aŭ kvalitoj de Dio estas “lumo”, kio signifas, ke konigas Li informaĵon pri Si (Jesaja 60:19; Jakobo 1:17). Ke Dio konigis scion pri Si, ni ne neglektu (Hebreoj 4:1). La kreitaĵaro, la Biblio kaj la Vorto fariĝinta karno (Jesuo Kristo) helpos nin scii, kia Dio estas.

Ni komenciĝu komprenante, ke Dio estas nia Kreinto, kaj ke ni estas ero de Lia kreitaĵaro (Genezo 1:1; Psalmo 24:1), kaj estas kreita laŭ Lia bildo. La homaro estas super la cetero de la kreitaĵaro, kaj al ili donis Li rego (Genezo 1:26-28). La kreitaĵaro difektiĝis pro la falo, sed ĝi ankoraŭ igas la verkojn de Dio rigardeteblajn (Genezo 3:17-18; Romanoj 1:19-20). Per la pripensado de la vasteco, komplekseco, beleco kaj ordeco de la kreitaĵaro, ni povas senti, kiel mirindega estas Dio.

Tralegi kelkajn el la nomoj de Dio povas helpi nin dum nia serĉo por scii, kia Dio estas. Jen estas:

Elohim - Fortulo, Dio (Genezo 1:1)
Adonaj - Sinjoro, signifanta estran-servistan ligon (Eliro 4:10,13)
El Eljon - Plejsupra, la plej forta (Genezo 14:20)
El Roi - La Fortulo, kiu vidas (Genezo 16:13)
El Ŝadaj - Dio la Plejpotenca (Genezo 17:1)
Elohe Olam - Dio Eterna (Jesaja 40:28)
Jave - Eternulo, “Mi estas”, signifanta la eternan memekzistan Dion (Eliro 3:13,14)

Dio estas eterna, kio signifas, ke Li havis nenian komencon, kaj ke Lia ekzisto neniam finiĝos. Li estas senmorta kaj senlima (Readmono 33:27; Psalmo 90:2; 1ª Timoteo 1:17). Dio estas neŝanĝebla, kaj Li mem neniam ŝanĝiĝas; tio ankaŭ signifas, ke Dio estas tute fidinda kaj nemensoganta (Malaĥi 3:6; Nombroj 23:19; Psalmo 102:26,27). Dio estas nekomparebla; estas neniu kiel Li laŭ verkoj aŭ esteco. Li estas sen alia egala kiel Li, kaj li estas perfekta (2ª Samuel 7:22; Psalmo 86:8; Jesaja 40:25; Mateo 5:48). Dio estas nesciebla, nesondebla, neserĉebla kaj neesplorebla laŭ tuta kompreno de Li (Jesaja 40:28; Psalmo 145:3; Romanoj 11:33,34).

Dio estas justa; Li ne estas partia, kaj ne havas personfavoradon (Readmono 32:4; Psalmo 18:30). Dio estas tutpotenca; Li povas fari ion ajn, kio plaĉas al Li, sed Liaj agoj ĉiam akordadas kun la cetero de Lia naturo (Apokalipso 19:6; Jeremia 32:17,27). Dio estas ĉieesteca, kio signifas, ke Li ĉeestas ĉie; tio tamen ne signifas, ke Dio estas ĉió (Psalmo 139:7-13; Jeremia 23:23). Dio estas tutscianta; Li scias la estintecon, la estantecon kaj la estontecon—eĉ tion, kion ni pensas je iu ajn momento. Pro tio, ke Li scias ĉion, Liajn juĝojn ĉiam donos Li juste (Psalmo 139:1-5; Proverboj 5:21).

Dio estas unu; ne sole ne ekzistas iu alia, sed ankaŭ Li sole povas satigi la plej profundajn bezonojn kaj sopirojn de niaj koroj. Dio sole indas nian adoron kaj fervoron (Readmono 6:4). Dio estas virta, kio signifas, ke Dio ne povas preteratenti, kaj ja ne preteratentos, la malbonajn agojn de homoj. Estas pro la virteco kaj justeco de Dio, ke, por ke niaj kulpoj pardoniĝu, Jezuo devis elporti la justan koleron de Dio, kiam niaj pekoj metiĝis sur Jezuo (Eliro 9:27; Mateo 27:45-46; Romanoj 3:21-26).

Dio estas suverena, kio signifas, ke Li estas super ĉio. La tuta kreitaĵaro kune ne povas vanigi Liajn intencojn (Psalmo 93:1, 95:3; Jeremia 23:20). Dio estas spirito, kio signifas, ke Li estas nevidebla (Johano 1:18, 4:24). Dio estas Triunuo. Li estas tri personoj en unu, kaj la tri personoj estas samaj laŭ esenco kaj egalaj laŭ potenco kaj glorio. Dio estas vero; Li restadas nemalbonigebla, kaj Li ne povas mensogi (Psalmo 117:2; 1ª Samuel 15:29).

Dio estas sankta, disiĝa el ĉia morala malpuro kaj malamika kontraŭ ĝi. Dio vidas ĉiun malbonon, kaj ĝi kolerigas Lin. Oni nomas Dion “fajron konsumantan” (Jesaja 6:3; Ĥabakuk 1:13; Eliro 3:2,4-5; Hebreoj 12:29). Dio estas indulgema, kaj Lia graco inkluzivas Lian bonon, komplezon, korfavoron kaj amon. Krom per la graco de Dio, Lia sankteco igus nin neeblajn stari en Lia ĉeesto. Bonŝance ne tielas, ĉar Li deziras koni ĉiun el ni persone (Eliro 34:6; Psalmo 31:19; 1ª Petro 1:3; Johano 3:16, 17:3).

Pro tio, ke Dio estas senlima, neniu homo povas plene respondi al tio Die grandeca demando, sed per la Vorto de Dio, ni povas kompreni multon, pri kiu kaj kia Dio estas. Ni ĉiuj per la tuta koro daŭru serĉi Lin (Jeremia 29:13).

English



Revenu al la Esperanta hejma paĝo

Kiuj estas la atributoj de Dio? Kia Dio estas?
© Copyright Got Questions Ministries