settings icon
share icon
Demando

Kiu estas Jesuo Kristo?

Respondo


Malkiel la demando “Ĉu Dio ekzistas?”, malmultaj kontestas, ke Jesuo Kristo ekzistis. Oni ĝenerale akceptas, ke Jesuo vere estis homo, kiu iradis sur la tero en Izrael antaŭ dumil jaroj. Preskaŭ ĉiu el la ĉefreligionoj instruas, ke Jesuo estis profeto aŭ bona instruisto aŭ virtulo. La problemo estas, ke la Biblio diras al ni, ke Jesuo estis infinite pli ol profeto, bona instruisto aŭ virtulo.

C. S. Lewis en sia libro «Nura Kristanismo» skribas jen: «Mi klopodas ĉi tie malebligi, ke iu diras tion vere stultan, kion oni ofte diras pri Li [Jesuo Kristo]: “Mi voluntas akcepti Jesuon kiel bonegan instruiston moralan, sed mi ne akceptas lian aserton, ke li estas Dio.” Tio estas la sola aĵo, kiun ni devas ne diri. Iu, kiu estis nura homo, kaj kiu diris tiajn aĵojn, kiajn Jesuo diris, ne estus bonega instruisto morala. Li estus aŭ frenezulo—same kiel homo, kiu asertas, ke li estas poĉita ovo—aŭ li estus la diablo de l’ infero. Elekti vi devas. Aŭ tiu homo estis, kaj estas, la Filo de Dio, aŭ li estis frenezulo aŭ iu eĉ pli malbona. Vi povas malliberigi lin kiel freneza, vi povas kraĉi al li kaj mortigi lin kiel demonon; aŭ vi povas fali apud liaj piedoj kaj nomi lin Sinjoro kaj Dio. Sed ni ne elpensu ian etigantan sensencaĵon, ke li estis bonega instruisto homa. Li ne lasis al ni tiun opcion. Kaj tion li intencis.»

Do kiu Jesuo asertis, ke Li estas? Kiu la Biblio diras, ke Li estas? Unue ni legu la vortojn de Jesuo en Johano 10:30: «Mi kaj la Patro estas unu.» Je la unua videto oni eble ne pensus, ke tio estas aserto, ke Li estas Dio. Sed legu la reago de la Judoj al Lia diraĵo: «Ne pro bona faro ni volas ŝtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj ĉar vi, estante homo, pretendas esti Dio» (Johano 10:33). La Judoj komprenis, ke la diraĵo de Jesuo estis aserto, ke Li estas Dio. En la sekvantaj versoj, Jesuo neniam korektis dirante, “Mi ne asertis, ke mi estas Dio”. Tio signifas, ke Jesuo vere diris, ke Li estas Dio, per diri, «Mi kaj la Patro estas unu» (Johano 10:30). Johano 8:58 estas alia ekzemplo: «Jesuo diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Antaŭ ol naskiĝis Abraham, mi ekzistas». Denove, respondante, la Judoj prenis ŝtonojn por ĵeti ilin al Jesuo (Johano 8:59). Kiam Jesuo anoncis Sian identecon kiel “Mi ekzistas” (ankaŭ tradukebla kiel “Mi estas”), Li rekte aplikis la Malnova-Testamentan nomon de Dio (Eliro 3:14). Kial la Judoj denove ŝtonmortigi Jesuon, se Li ne diris ion, kion ili kredis blasfeman—nome aserton, ke Li estas Dio?

Johano 1:1 diras, ke “la Vorto estis Dio”. Johano 1:14 diras, ke “la Vorto fariĝis karno”. Ĉi tio klare indikas, ke Jesuo estas Dio karne. La disĉiplo Tomaso deklaris al Jesuo, «Mia Sinjoro kaj mia Dio» (Johano 20:28). Jesuo ne korektas lin. La apostolo Paŭlo skribas pri Li, ke Li estis “nia granda Dio kaj Savanto” (Tito 2:13). La apostolo Petro diras la samon: “nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo” (2ª Petro 1:1). Ankaŭ Dio la Patro estas atestanto de la plena identeco de Jesuo Kristo: “sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; la sceptro de via regno estas sceptro de justeco” (Hebreoj 1:8). Malnova-Testamentoj profetaĵoj pri Kristo anoncas Lian diecon: «Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco» (Jesaja 9:6).

Do, kiel C. S. Lewis argumentis, kredi, ke Jesuo estis nura bona instruisto, ne estas elekto. Jesuo klare kaj certe asertis, ke Li estas Dio. Se Li ne estas Dio, Li estis mensoganto, kaj tial nek profeto nek bona instruisto nek virta viro. Per peni “forklarigi” la vortojn de Jesuo—per la kreado je kialaĉoj, ke Liaj vortoj ne gravu—modernaj “erudiciuloj” asertas, ke la “vera historia Jesuo” ne diris multajn el la diraĵoj, kiujn la Biblio atribuas al Li. Kiuj ni estas, ke ni disputu kontraŭ la Vorto de Dio pri tio, kion Jesuo ja aŭ ne diris? Kiel “erudiciulo”, fora de Jesuo po dumil jaroj, povus havi pli bonan komprenon pri tio, kion Jesuo ja aŭ ne diris, ol tiuj, kiujn Jesuo mem kunloĝis, kunservis kaj instruis (Johano 14:26)?

Kial estas la demando pri la vera identeco de Jesuo tiom grava? Kial gravas, ĉu Jesuo estas Dio? La plej grava kialo, ke Jesuo devas esti Dio, estas, ke se Li ne estus Dio, Lia morto ne sufiĉis por pagi la punon pro la pekoj de la tuta mondo (1ª Johano 2:2). Sole Dio povus pagi tian infinitan punon (Romanoj 5:8; 2ª Korintanoj 5:21). Jesuo devis esti Dio, por ke Li povu pagi nian ŝuldon. Jesuo devis esti homo, por ke Li povu morti. La savo havebliĝas sole per fido al Jesuo Kristo. La dieco de Jesuo estas la kialo, ke Li estas la sola vojo, per kiu oni povas esti savita. La dieco de Jesuo estas la kialo, ke Li proklamis, «Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi» (Johano 14:6).

English



Revenu al la Esperanta hejma paĝo

Kiu estas Jesuo Kristo?
© Copyright Got Questions Ministries